Saluton kara KISO-interesito respektive KISO-informiĝanto!

Jen vi vidas novan paĝon, en kiu ni volas iom post iom kolekti materialojn pri diversaj programeroj de la KISO kaj pri diversaj vidindaĵoj de Marburg. La materiala kolekto komenciĝas nun per informoj pri la senluma kamero, kiu estis konstruata en 2002 sur la kastela antaŭplaco kaj kiun ni deziras viziti ĉijare dum la urbogvidado. Sekvos iom post iom pliaj tekstoj, eble aldoniĝos ankaŭ receptoj de manĝaĵoj kuiritaj kaj ŝatataj dum la KISO.