Trajne: Marburgo trajne estas bone atingebla. Ĉiuhore alvenas almenaŭ unu sufiĉe rapda trajno (IC aŭ RE) kaj de la sudo (Frankfurto ĉe Majno) kaj de la nordo (Kassel).
Ĉe la ĉefstacidomo (germane: Hauptbahnhof, pron.: haŭptbanhof [banhof: longa a kaj longa o]), elirinte tra la ĉefa elirejo, transiru la straton je la semaforo, iomete maldekstre vi trovos bushaltejon.
Ekde tiu haltejo vi plej bone veturu per la buso 14 ĝis la bushaltejo Marbach Friedhof (pron.: marbaĥ fridhof [longa i kaj longa o]) (daŭro: 10 minutojn), poste iru la monton supren laŭ la vojo 180 metrojn kaj vi atingos la kabanon.
Vi povas uzi ankaŭ la buson 5. Per ĝi vi veturu ĝis la bushaltejo Behringwerke (aŭ Marbach Behringwerke), kio daŭras 9 minutojn, kaj de tie iru 300 metrojn ĝis la bushaltejo Friedhof. Tio foje estas rekomendinde, ĉar la buslinio 14 veturas foje malofte kaj foje malregule.
La horaron de la busoj ekde la haltejo „Hauptbahnhof” kaj de la haltejo „Behringwerke” (do reen al la stacidomo), validaj dum la KISO vi povas elŝuti en formo de pdf-dokumento. Pliajn informojn pri publika transporto en respektive al Marburg vi trovas sur la retpaĝo de la ligo de publikaj transportiloj „RMV” respektive sur la retpaĝo de la germana fervojo „Deutsche Bahn”.
Aŭte: Elveturu la aŭtoŝoseon je la elirejo Bahnhofstraße, turnu dekstren en Bahnhofstraße, je ties fino turnu maldekstren en Elisabethstraße kaj je la unua eblo denove dekstren. Nun vi daŭre veturu rekten, laŭ la ĉefa strato, Ketzerbach, Marbacher Weg kaj Emil-von-Behring-Straße, ĝis vi atingas la farmacian fabrikon je la dekstra flanko. Baldaŭ poste vi vidas la ŝildon de la bushaltejo Friedhof. Tie turni#285;u deksten en la vojon preterpasante la tombejon, unue asfaltita poste simple gruza, preterpasu la indikilon, ke estas nur permesate forsta trafuko kaj Naturfreundehaus, kiun vi ekvidos je la dekstra flanko, iomete pli poste vi ekvidos ŝildon maldekstre Steinkautenhütte kaj post la kurbiĝ,o maldekstren vi jam vidas la kabanon maldekstraflanke. Vian aŭton bv. prefere lasu en proksima parkejo post elpreno de viaj pakaĵoj. La Naturamikoj ne tiom ŝatas, kiam la arbaro ĉe la kabano estas plena je aŭtoj kaj ankaŭ por ni tio ne estas agrable, ĉu ne!?!
La telefonnumero de la ejo (nur valida 12/08/15-21) estas 06421/63851