Bonvenon

al la fame konata

Kafoklaĉa Internacia Somera renkontiĝO


 

trukfoto estiĝinta dum la 13-a KISO


 

Venu
al la 22-a KISO
por „ludi, krei, sperti vin mem”
de la 20-a ĝis la 26-a de aŭgusto 2012


 
 

Kio okazas?

La Marburga Esperanto-Grupo invitas vin al sunsomera 22-a KISO de la 20-a ĝis la 26-a de aŭgusto 2012. Ĝi okazas en la Naturamika Kabano, kiu situas en arbaro proksime al la urbo.


 

La ejo

La domo havas 11 litojn, saman nombron da pliaj matracoj kaj ankoraŭ lokon por meti aermatracojn. Ankaŭ eblas starigi kelkajn tendojn por tendumemuloj. Estas tri ĉambroj litaj, romantike situas la matracaro sub la tegmento. Teretaĝe ni disponas pri granda kaj iom malpli granda salonoj. La sufiĉe bone ekipata kuirejo situas en la kelo. Ekstere estas sufiĉe granda placo, kiun ni povas uzi ekzemple por pilkaj ludoj, kaj ankaŭ loko por ligna fajro. Ni povos sidi ene kaj ekstere dum tago kaj nokto, ludi, paroli, muzikumi, artumi, promeni en la arbaro, ekskursi al la urbo ktp. Ni kune kuiros niajn manĝaĵojn en sufiĉe granda kuirejo.


 

Iom pri la (ankoraŭ iom provizora) programo

La temo de la KISO tradicie estas „ludi, krei, sperti sin mem”. Por plenumi ĝin, ni planas la jenajn prelegojn, laborgrupojn kaj kromajn aktivadojn:

  • Esperanto-kursoj por komencantoj (kaj/aŭ progresantoj); aŭskultekzercoj (laŭbezone/laŭdezire)
  • laborgrupo pri ornamado de t-ĉemizoj
  • laborgrupo pri batikumado
  • laborgrupo pri perlumado
  • laborgrupo pri tradukado, daŭrigo de „Asteriks ĉe la Svisoj”
  • laborgrupo pri ŝnuret-punto (makrameo)
  • laborgrupo pri trukfotado
  • unuradumado
  • laborgrupo pri ĵonglado
  • politika kaj historia urbogvidado (marde)
  • komuna muzikado
  • migrado al bona elrigardejo (Kaiser-Wilhelm-Turm)
  • promenado laŭ la sunsistema modelo en la Lahn-valo
  • bicikla ekskurso al la ĉirkaŭaĵo
  • botanika gvidado tra la arbaro aŭ kamparo

Bonvole atentu, ke tiuj programeroj estas planataj kaj povas okazi, ke ne eblos okazigi ĉiujn el ili. Krome pripensu, se ĉiuj okazus, la tagoj estus plenŝtopataj de programeroj kaj foriĝus la iom ripoziga kaj trankvila karaktero de la KISO.

La luda programo estos diverse plena, serĉludoj en la arbaro, pantomim-ludoj, „Geo”, diversaj esperantigitaj ludoj de memorludo, kvarteto „Monopolio” ktp. kaj, kompreneble, la ludoj, kiujn vi kunportos.
La vespera programo ankaŭ estas multpromesa: lumbildoj, nokta migrado tra la malluma arbaro, rostvespero, ...


 

Necesaĵoj

Necesas
  • por uzi liton kunporti aŭ prunti por 5 € littolaĵon
  • por uzi matracon kunporti dormsakon
  • antaŭpagi almenaŭ 30 €

 

Ĝeneralaj informoj

Ĉiuj kiuj aliĝas antaŭ la 15a de junio ricevos duan informilon kun preciza vojpriskribo kaj konfirmo de la deziroj pri loĝado.
Bedaŭrinde ne eblas sendi invitilon, kiu helpas al la akiro de vizo en kelkaj landoj, pro formalaj kaŭzoj.
La telefonnumero de la ejo estas + 49/6421/63851. Nepre atentu, ke ĝi validas nur dum la KISO!
Antaŭe vi povas telefone atingi nin en urĝaj kazoj per la numeroj + 49/6421/617518 aŭ +49/6421/2026315.


 
 

Kotiztabelo

kategorio aliĝo ĝis kotizoj en € 
2012/03/31 2012/05/15 surloke partatempe
I. lite 62 72 82 po 20 tage
II. matrace aŭ propratende 54 64 74 po 16 tage


Por validigi la aliĝilon, bv. ĝiru antaŭpagon de almenaŭ 30 € al la konto de la Marburga Esperanto Grupo ĉe Sparkasse Marburg-Biedenkopf konto n-ro. 1000509350, bank-kodo 533 500 00 [IBAN: DE07 5335 0000 1000 5093 50, SWIFT-BIC.: HELADEF1MAR] (ĉiukaze notu: KISO 2012. (Bv. atentu, ke la kontnumero antaŭvideble sanĝiĝos post pasko, do poste ne uzu ĝin sen aparta interkonsento)

Validas la kotizkategorio laŭ la alveno de via antaŭpago. Malaliĝonto post la 15-a de junio rericevos sian antaŭpagon krom 15 €.

Kopiu, plenigu kaj sendu la suban aliĝilon al:
Marburga Esperanto Grupo
Afföllerstr. 19
D - 35039 Marburg/Lahn
retpoŝte: kiso ĉe esperanto punkto de
... aŭ simple aliĝu per la aliĝformularo

     
Aliĝilo al la 22-a KISO
(bonvolu forstreki nevalidan kaj/aŭ aldonu plian)

antaŭnomo kaj nomo_________________________________

adreso_____________________________________________

___________________________________________________

retadreso___________________________________________

lando______________________________________________

 
aliĝas laŭ kategorio _________

naskiĝdato_________________

sekso_____________________

telefono___________________

fakso_____________________


Mi jes/ne estas vegetarano kaj kunportos tendon, aermatracon, biciklon, muzikilon, ĵonglilojn,

lumbildojn, prelegon __________________________________________________________________

Mi ŝatas kontribui al la programo jene ___________________________________________________

Mi jes/ne deziras partopreni biciklan ekskurson.

dato __________________________   subskribo __________________________________________


  al la komenco lasta aktualigo: 29.09.2011