Senluma kamero  —  atrakcio por turistoj

Ofte ni renkontas la sistemon de la senluma kamero en la ĉiutaga vivo, sen pensi pri tio, ke temas pri similaj aferoj, kiuj estis klarigitaj en la instruado pri fiziko. Lumon ne tralasanta granda kesto havas malgrandan truon kaj pro tio ofte estas nomata trukamer[a]o. Tra la truo (diafragmo) estas projekciata la bildo de ekstere sur la malantaŭan muron de la kesto, kompreneble surkape kaj flankspegulite, sed kolore kaj tutrealece! La unua fotilo la tielnomata „Box” funkciis laŭ tiu sistemo. Se ĉe vi hejme la lumo estas ĵetata tra la ĉambra fenestro kaj tra la ŝlosiltruo de la ĉambra pordo sur la planko de la senluma koridoro, vi povas observi la saman efikon. Niaj okuloj kaj modernaj kamer[a]oj estas konstruataj laŭ tiu principo, eĉ kun lenso. Oni povus laŭ emo daŭrigi tiun serion.

Spite al la elektroniko, kiu alfrontas nin nuntempe per amase produktitaj varoj, ekzemple de la videotekniko, en la senluma kamero ĉiam ekestas granda ekmiro, ke eblas elvoki tiun rafinitan efekton tute sen moderna tekniko, nur per plej simplaj rimedoj, malhela ĉambro, truo, spegulo, blanka tabulo. La bildo estas realeca, do moviĝas kaj la koloroj estas ekzakte redonitaj, kion la plej multekostaj elektronikaj sistemoj nur proksimiĝe atingas.

La unika okazo povi observi la ĉirkaŭaĵon samtempe, ne malofte elvokas amuzajn okazaĵojn. La observantoj ne estas vidataj, kaj la dometo kun la spegulo estas seninsida (sendanĝera) tiel ke ekstere situantoj kondutas tute nature. Senlumaj kameroj do ne nur teknike estas interesaj aparatoj.

Dr. Illgen, Zittau: El la historio de la senluma kamero

Senlumaj kameroj verŝajne apartenas al la plej malnovaj malkovraĵoj de la homaro. Certe tiun efekton jam hazarde observis la kavernaj homoj. La kovraĵo de la kaverna enirejo nur devis havi truon (ekz. branĉtruon), per tio jam ekestus sur hela kaverna muro vid-al-vide de la truo kolora kaj moviĝanta bildo.

Jam Aristotelo (384 ĝis 322 a.n.t.) priskribis en sia verko „Problemata” tiun fenomenon kaj rekonis, ke la lumo de la suno al la truo kaj de ĝi al la tero formas duoblan keglon kaj ke pro tio la sunfalĉiletoj estas inverse prezentitaj.

La araba klerulo Abu Ah Alhazan, ankaŭ nomata Ibn al Haitham (mortinta 1039) priskribis en sia verko „Pri la formo de la malhelo” la aplikon de la senluma kamero. Kiel ekzemplon li ankaŭ aplikis la observadon de suneklipso. Li ankaŭ rekonis, ke la truo devas esti tre malgranda, por ke la suna falĉileto estu akre prezentata. Estas supozata, ke Abu Ah Alhazan konis la verkojn de Aristotelo. Alhazan ankaŭ estis tiu, kiu per tiu metodo produktis ekzaktajn stelmapojn (verŝajne helpe de tendo).

La anglo Roger Bacon (1214-1294) intense okupiĝis pri la fenomenoj de suneklipsoj kaj konstruis bone funkciantajn aparatojn laŭ la formo de la senluma kamero.

En la jaro 1342 Petrus el Aleksandrio priskribas la senluman kameron kiel trukamer[a]o, kiu konsistas el lume nepermeabla kesto kun malgranda truo en la antaŭa vando, tra kiu envenas lumo, kaj kiu sur ekrano de la malantaŭa vando ekestigas renversigitan bildon, kiu estas surkape kaj havas spegulitajn flankojn.

Pli intense okupiĝis Leonardo da Vinci (1452 - 1519) pri la fenomenoj en la senluma kamero. Kadre de siaj esploroj pri la lumo kaj la optiko, li ankaŭ faris la unuajn desegnaĵojn pri la senluma kamero kaj ĝia radiirado . Leonardo da Vinci ankaŭ estis tiu, kiu rekonis, ke nia okulo estas konstruata kiel senluma kamero. La sciencaj traktatoj pri tio ekestis inter 1490 kaj 1492, sed ili, same kiel aliaj liaj verkoj, ne estis publikigitaj dum lia vivo.

1540 Erasmus Reinhold konstruis en Wittenberg senluman kameron por la observado de suneklipsoj kaj rekonis dume, ju pli malgranda estas la truo des pli akra ekestas la bildo sed per malpli forta lumo. Li plue konstatis, ke plia heleco dum restanta akreco estas atingebla per lensoj . Tiun sistemon aplikis la itala fizikisto Giovanni Batista della Porta (1538 - 1615). Li publikigis siajn ekkonojn pri la senluma kamero 1558 en sia verko „Magia Naturalis” kaj tiel li zorgis pri vasta aplikado de tiu aparato. Porta ankaŭ estas unu el la unuaj sciencistoj, kiuj okupiĝis pri la konservado de sonoj. La praktika aplikado tamen devis atendi ĝis la fino de la 19-a jarcento (Edison).

La unuan grandan epokon de la apliko de la senluma kamero kiel helpilo al desegnado komencis 1568 la Veneciano Daniel Barbaro. Li estis borinta truon en sian fenestrokovrilon, malantaŭ ĝin metis specialan lenson kaj tiel li povis sur paperfolio en konvena distanco observi la spektaklon sen devi uzi la vid-al-vidan muron de la ĉambro.

Johano Kopier (1571 - 1630) matematikisto kaj astronomo, uzis turneblan tendon , ŝovis tra truo de la vando tubon kun lenso kaj redesegnis la projekciitan bildon.

Hooke 1679 produktis la unuan transporteblan senluman kameron por desegnaj celoj. Por ricevi la bildon sen spegulitaj flankoj oni uzis meze de la 17-a jarcento ebenajn spegulojn klinitajn 45 gradoj kontraŭ la optika akso. Tiun principon Porta jam estis priskribinta en sia verko „Magia Naturalis".

Unu el la plej malnovaj aparatoj troviĝas en la kastelo Eger (germane: Erlau). Eger estas la ĉefurbo de la nordhungara distrikto (komitato) Heves. Per tiu senluma kamero oni jam 1552 observis la ataktantajn turkojn. La kastelo venkis la sieĝon. En tiu venko ankaŭ rolis la senluma kamero. Ankoraŭ hodiaŭ tiu senluma kamero estas funkcipreta.

En Germanujo ekzistas kvar senlumaj kameroj kompareblaj al tiu en Marburgo.

1. La plej malnova situas sur la monto Oybin ĉe Zittau. Ĝi havas lensan diametron de 20cm kaj fokusdistancon de 296 cm. (diafragmo 14,8)
2. Senluma kamero en Hainichen/Freiberg ekde 1883, renovigita en 1985.
3. Senluma kamero en Mühlheim/Ruhr

1992 Prof. Werner Nekes konstruigis tian aparaton sur iama akvoturo. La firmao Carl Zeiß Jena produktis ĝian optikon kaj modeligis por tiu elektronikan stirilon. La optiko laboras per diafragmo 64, kiu garantias grandan profundakrecon. La fokusdistanco estas proksimume 10 m. De la distanco de 13 m al senfino eblas akrigi la bildojn. La avantaĝo de tiaj aparatoj estas, ke la tablo (ekrano) restas firme en ĝia pozicio. Malavantaĝe estas tamen, ke per granda diafragmo kaj granda fokusdistanco la forteco de la lumo, tio signifas la heleco de la bildo, forte malpliiĝas (la lumforteco malpliiĝas per la kvadrato de la distanco). Tio estas precipe rimarkebla dum nuba ĉielo aŭ dum vesperaj horoj.

4. Senluma kamero en Ingolstadt

Tie lernejanoj en 2000 metis konstruvagonon sur administran konstruaĵon kaj rekonstruis ĉin al senluma kamero. Lenso de 250mm-a diametro, fokusdistanco de 200 cm (diafragmo 33,3).

5. Marburga senluma kamero

En 2002 konstruita okaze de la universitata jubileo de la Fizika Sekcio . Loko: Antaŭplaco de la kastelo. Ĉi tie konscie estis elektita simpla realigo. Lensa diametro 240 mm, fokusdistanco 243 cm (diafragmo 10).
Tiel ĝi estas la plej lumforta senluma kamero en Germanujo. La alteco de la projekci-tablo estas ŝanĝebla de 72 cm al 90 cm, tabla diametro: 1,20 m

Skema desegnaĵo de la senluma kamero

skema desegnajxo de la senluma kamero