Bonvenonal la fame konataKafoklaĉa Internacia Somera renkontiĝO
Venu
Kio okazas?La Marburga Esperanto-Grupo invitas vin al sunsomera 19-a KISO de la 23-a ĝis la 29-a de aŭgusto 2004. Ĝi okazas en la Naturamika Kabano, kiu situas en arbaro proksime al la urbo. La ejoLa domo havas 11 litojn, saman nombron da pliaj matracoj kaj ankoraŭ lokon por meti aermatracojn. Ankaŭ eblas starigi kelkajn tendojn por tendumemuloj. Estas tri ĉambroj litaj, romantike situas la matracaro sub la tegmento. Teretaĝe ni disponas pri granda kaj iom malpli granda salonoj. La sufiĉe bone ekipata kuirejo situas en la kelo. Ekstere estas sufiĉe granda placo, kiun ni povas uzi ekzemple por pilkaj ludoj, kaj ankaŭ loko por ligna fajro. Ni povos sidi ene kaj ekstere dum tago kaj nokto, ludi, paroli, muzikumi, artumi, promeni en la arbaro, ekskursi al la urbo ktp. Ni kune kuiros niajn manĝaĵojn en sufiĉe granda kuirejo. Iom pri la (ankoraŭ iom provizora) programoLa temo de la KISO tradicie estas ludi, krei, sperti sin mem. Por plenumi ĝin, ni planas la jenajn laborgrupojn kaj aktivadojn:
Bonvole atentu, ke tiuj programeroj estas planataj kaj povas okazi, ke ne eblos okazigi ĉiujn el ili. Krome pripensu, se ĉiuj okazus, la tagoj estus plenŝtopataj de programeroj kaj foriĝus la iom ripoziga kaj trankvila karaktero de la KISO. La luda programo estos diverse plena, serĉludoj
en la arbaro, pantomim-ludoj, Geo, diversaj esperantigitaj ludoj de memorludo, kvarteto Monopolio ktp. kaj, kompreneble, la ludojn, kiujn vi kunportos. NecesaĵojNecesas
Ĝeneralaj informojĈiuj kiuj aliĝas antaŭ la 15an de julio ricevos duan informilon kun preciza vojpriskribo kaj konfirmo de la deziroj pri loĝado.
Kotiztabelo | ||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||
|
Validas la kotizkategorio laŭ la alveno de via antaŭpago. Malaliĝonto post la 15-a de julio rericevos sian antaŭpagon krom 15 €.
Kopiu, plenigu kaj sendu la suban aliĝilon al:
Marburga Esperanto Grupo Afföllerstr. 19 D - 35039 Marburg/Lahn kiso@esperanto.de ... aŭ simple aliĝu per la aliĝformularo | ||||||||||||||||||||||||
|
| ||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||